Aktivas la organiza teamo de KEF

HeKo 805 2-B, 26 jan 23

Pasintsemajne telematike kunsidis la Abeletoj, nome la organiza teamo de la 12a Kultura Esperanto-Festivalo (Ĉaŭdefono, 24-29 julio 2023). La teamo estas kunordigata de c-ino Manuela Blanco, kaj respondas al Studenta Esperanta Ligo por la programo, al kultura Centro Esperantista por la administrado. En ĝi membras ankaŭ c-anoj Ariele Baldrati, Anna Bartek, Giorgio Silfer.

La teamo decidis aldoni al la pupteatro La Turlutaine alian lokalon, tamen nur por unu posttagmezo. Nome, post ekskurso al la monto Chasseral (per buso), alvali al Saint Imier kaj spekti la filmon pri anarkiisto kaj esperantisto Giuseppe Pinelli en la kinejo de Espace Noir, la plej fama anarkiista kulturcentro en Svislando. Sekvus fonduo.

Krome okazis la dua selektado de invitotaj artistoj, kaj unua listigo de atelieroj. Fokuso ankaŭ al la varbado kaj reklamo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.