Al komuna kongreso de UEA kaj SAT?

HeKo 399 4-A, 9 aug 09

Multaj membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda partoprenis la ĉi-jaran Universalan Kongreson. Eĉ plej verŝajne pli da SAT-anoj partoprenis UKon ol la SAT-kongreson mem en Milano, kiu okazis semajnon antaŭ UK [nur sesdeko da personoj en la oficiala kongresfoto].

Tial lanĉiĝis iniciato por kunigi la du apartajn kongresojn. Entuziasme subskribis la iniciaton por komuna kongreso pli ol cent UK-anoj. Nun necesas organizi referendumon en ambaŭ asocioj

La tempo ja favoras. Ĵus aliĝis al SAT la prezidanto de UEA, Probal Daŝgupto. Pro tio certe estos pli facile trovi interkonsenton kaj solvi eventualajn organizan kaj financan problemojn. La laborista apartiĝis de la neŭtrala movado en 1921 okaze de UK en Prago: okdek jarojn post la skismo espereble ĉesos la historia malamikeco inter SAT kaj UEA. 

En Zagrebo dum UK 2001 jam salutis la kongresanojn la tiama prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, Yves Peyraut; kio jam signifas paŝon de alproksimiĝo. Regu la konkordo almenaŭ dum UK: ĝi estu la kongreso de ĉiaj esperantistoj.

(Dieter Rooke)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.