ALTE-laborgrupoj pri KEFR kaj enmigrintoj

HeKo 593 7-B, 19 feb 16

La vintra sesio de la laborgrupoj de ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo) ĉe la universitato de Vilno dum ĉi tiuj tagoj estis dediĉita precipe al KEFR (Komuna Eŭropa Framo de Referenco) kaj al enmigrintoj. En ambaŭ laborgrupoj nia lingvo estis reprezentata de Kultura Centro Esperantista, kun ĉeesto de la nuna prezidanto.

Pri la enmigrintoj la kunordiganto de la laborgrupo, prof. Lorenzo Rocca de la Fremdula Universitato en Peruĝo, prezentis la ĵusan aktivecon de ALTE kunlabore kun Konsilio de Eŭropo. La venontan monaton estos kompletigita la programo por volontuloj kiuj okupiĝos pri lingvotestado.

Rilate al KEFR la fokuso koncernis la “standardoj” kiuj ebligus pli koheran aplikon de la ses KEFR-niveloj. KCE rimarkigis ke ne ĉiuj lingvoj estas asimilemblaj al unu “standardo”: kelkaj lingvoj ne estas hindeŭropaj, ekzemple la eŭska kaj esperanto (ĉi-lasta nur strukture), do pli sintezaj ol aliaj analizaj lingvoj.

La laborgrupoj ree kunvenos en Stokholmo post du monatoj. Esperanton tie reprezentos ne c-ano Giorgio Silfer, sed c-ano Bertil Nilsson.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.