Ameriko postrestas en esperantologia klereco

HeKo 702 8-B, 2 mar 19

La Lernejo de Verkistoj en Meksiko gastigis hodiaŭ studan sabaton pri la kultura historio de la esperanta popolo. C-ano Giorgio Silfer analizis kun kvin partoprenantoj la originon, socian kulturan demografian, de la esperantistaro, kies radikoj situas en Eŭropo kaj specife en orienta Eŭropo.

La seshora studado haltis komence de la 1930aj, sed la studantoj ricevis dokumentaron kiu helpas orientiĝi pri la historio de Esperantio ĝis la nuna tempo.

“Ĝenerale la meksikaj esperantistoj ne havas sufiĉan esperantologian klerecon; tiurilate afrikanoj jam preterpasis amerikanojn en kompetento” opinias la kursgvidinto. “Tial necesas ripeti similan aranĝon, por la kvalita kaj kvanta kresko de la esperantlingva komunumo en Meksiko”.

La partopreno estis senpaga por la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon, kaj kun modera kotizo por la ceteraj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.