Andaluza repliko al Kniivilä-Camacho

HeKo 399 5-B, 9 aug 09

Ĉu veras tio kion mi legas [en LibFol pri la kamerunia landa asocio]? Kial vi ne klakas sur la sekvan retadreson: /935 ? eble tio klarigos al vi kelkajn dubojn.

Kaj pri la hispana kongreso okazinta en Malago: ĝi estis grava sukceso dank” al neĉeesto de Jorge Camacho, kiu havas personajn problemojn kun Perla Martinelli, kaj insultas ŝin. S-ino Perla Martinelli ĉeestis la hispanan kongreson invitita de la kongresanoj, kaj ŝi partoprenis per du interesaj prelegoj, kies temoj estas: “La infana raso” de William Auld kaj “La virinoj en la eperanta kulturo”.

Ŝi ne menciis la Esperantan Civiton: ŝi ĉeestis nome de Esperanta PEN-Centro. Ŝi ankaŭ ekzamenis kelkajn gelernantojn, kiuj petis ekzameniĝi laŭ la nova internacia metodo: A-1 A-2, B-1, B-2, C-1… Ankaŭ okazis la UEA-ekzamenoj, kiel kutimas dum la kongresoj. *

Mi ofte legas Libera-n Folio-n, sed ĝi ne ĉiam esploras la sciigojn, kiel okazas ĉi-foje. Eble la prezidanto de HEF havas multe da libera tempo por sendi ne decajn novaĵojn al LibFol; li ĉeestis la kongreson kaj salutis afable al s-ino Martinelli.

(Ángel Arquillos, prezidanto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo)

* En Malago estis entute dek diplomitoj laŭ LTSEC, do ĉ. 10% de la kongresanaro. Dum la lasta UK diplomiĝis ĉ. 3% de la kongresanaro. [NdlR]

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.