Andragogiaj Tagoj en Budapeŝto, dum Pentekosto 2024

HeKo 814 7-B, 15 jun 23

Hodiaŭ sian unuan telematikan kunsidon havis la Danubanoj, nome kvar geaktivuloj de Fajszi Amika Rondo preparantaj la kvinan Danuban Esperanto-Rendevuon en Budapeŝto, fiksitan por Pentekosto 2024 (18-20 majo). La kunsidon alestis ankaŭ aktivulino de la kongresa buroo de la Esperanta Civito, en subsidua rolo, laŭ la federisma demokratio sen burokratoj kiu karakterizas la Civiton.

La Danubanoj diskutis pri la programo kaj elektis la formulon de seminario kun aldono de distraj vesperoj (muzika kaj teatra) kaj lunda ekskurso. La seminario titoliĝos “Andragogiaj Tagoj” kaj enfokusiĝos pri la esperanto-instruado en rilato kun adolta edukado. Pluraj valoraj prelegistoj estos invititaj el eksterlando.

La transnacieco de la aranĝo tamen ne marĝenigas ĝian gravecon por Hungario: ja post la periodo de la esperanto-instruado al tiuj kiuj vidis en la lingvo fenestreton por okcidento, kaj post la periodo de la devigaj diplomoj elektitaj precipe de la lingve netalentaj, devas veni nun periodo de nova motivado por la lernado de esperanto.

Kiel kutime, la organizanto proponos amikan kunlaboron al la landa asocio: Esperanta Naturamikaro faris tion kun la estraro de Kataluna Esperanto-Asocio pri NAKSE en Katalunio (ricevante komplete snoban respondon), espereble Fajszi Amika Rondo renkontos pli inkludeman sintenon ĉe Hungaria Esperanto-Asocio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.