Anjo Amika rekordas en Youtube

HeKo 503 4-A, 10 apr 12

Kiu estas la esperantlingva kanto plej deŝutita en Youtube? Kompreneble “La Espero”, ankaŭ ĉar amaso da vizitantoj interesiĝas ĝenerale pri naciaj kaj oficialaj himnoj: ĉirkaŭ 26.000 deŝutoj.

Dualoke situas “La bambo”, kiu per si mem estas tre populara kanto originale: ĉirkaŭ 22.000 deŝutoj.

Trialoke venas “Bela revo” de Francesco De Gregori (tradukis c-ano Giorgio Silfer) per la interpreto de Anjo Amika: ĝi ĵus superis 20.000 deŝutojn.

“Bela revo” donas la titolon al la tuta kompakta disko de la hungardevena kantistino. Ĝi ne estas tre populara kanzono, kio des pli valorigas la rekordon de Anjo Amika.

La KD “Bela revo” estis eldonita de LF-koop. Ĝi estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.