Pli kaj pli da teatro en la 14a Kultura Esperanto-Festivalo (28 julio — 3 aŭgusto 2025), jam la kvara fojo sinsekve en Svislando: jam pli ol en Danlando kaj same kiom en Svedio. Arno Lagrange prezentos “Ŝaknovelo” laŭ Stefan Zweig, dum alia dramo de Giorgio Silfer premieros, anstataŭ la pli frue anoncita “La dimanĉa brokantisto”.
Tuta tago estas rezervita al reĝisoro Rolando Giancola por lia ateliero pri korpesprimo. Stasia Chylicki aldoniĝas al la menuo de la verda Talio, sed ankaŭ prezentos sian libron “Serendipeco”. Bedaŭrinde la internacia konjunkturo malhelpas la partoprenon de Mikaelo Bronŝtejn.
Plia aktoro koketas kun la ideo partopreni. Estos agrabla renkonto de teatro-amantoj, fokuse al interŝanĝo kaj evoluigo de spertoj inter profesiuloj en agrabla etoso, kaj ideale ankaŭ por lerni.
Ĉaŭdefono bonvenigas. Por aliĝoj: kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net) kaj https://kulturservo.esperantio.net/evento/kultura-esperanto-festivalo
(stelo/kce)