Antaŭ la jarfino jam pretos la nova Kapitulo

HeKo 854 6-C, 23 dec 24

Konsulino Lorena Bellotti jam proponis delegojn por diversaj membroj de la Kapitulo, novaj aŭ malnovaj. Ŝi decidis konfirmi tri elirantajn vickonsulojn: sen. Manuela Blanco pri la internaj aferoj, sen. Miroslava Kirova pri la socialaj, c-ano Giorgio Silfer pri la financaj; tamen kun iom alimaniere dozitaj respondecoj. 

La delegon pri eksteraj aferoj la Konsulino retenas por si mem, kiel konstitucia proparolanto de la Esperanta Civito. Tio aŭtomate signifas ke ŝi transdonas al alia sian ĝisnunan delegon pri klerigado, kiu kovras la lingvotestan sistemon, la trejnadon de instruistoj/esperantologoj, kulturajn projektojn,
lernejojn kaj kulturcentrojn.

En la nova Kapitulo ŝlosilaj delegoj estos ankaŭ tiuj pri informado, bibliotekoj kaj arkivoj, sekureco, atribuotaj al novaj aktivuloj. Laŭ la Konsulino, tio draste malaltigos la mezan aĝon de la ekzekutivo.

Kun la escepto de la emerita Konsulo, ĉiuj vickonsuloj estos parlamentanoj, jen Senate jen Forume. La Kapitulo konsistos el ok personoj, inkluzive de la Unua Vickonsulo. Konstitucie la maksimumo ebla estas naŭopo. Kurioze, la nombro por la ekzekutiva povo (naŭ), tiu por la leĝodona (dek naŭ senatanoj) kaj tiu por la justica (tri plus du, nome kvin kortumanoj) havas pozitivan esoteran interrilaton, rimarkeblan ankaŭ en aliaj ekzemploj de organiza strukturo, politika aŭ religia.

La nova Kapitulo povos tuj aktivi, sed ĝi estas ratifenda de la Senato je la inaŭgura sesio, 31 marto 2025.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.