Arkivo pli gravas ol biblioteko

HeKo 786 4-B, 17 apr 22

Surpriza konkludo de la ĉefa prelego de mag. Ruben Fernandez okaze de la 8a Lingva Kolokvo de KCE, 14-18 aprilo 22: por la kultura heredaĵo de Esperantio arkivoj pli gravas ol bibliotekoj. Ĉi-lastaj ne estas tiel fidindaj, male al arkivoj, kaj la bibliotekonomia evoluo riskas konduki al amaraj perdoj.

Siavice Elia Calligari, studento pri lingvistiko, analizis la originon de la antaŭjuĝoj kontraŭ esperanto ĉe la profesiaj lingvistoj. Al li eĥis la esploro pri la propono Maalouf, fare de d-ino Perla Martinelli: en 2008 la france-libana akademiano lanĉis la ideon de trilingvismo por eŭropanoj, kun adopta lingvo (la idiomo “de la koro”) apud la denaska kaj alia “de granda komunikado”.

Pri la monda lingva ordo, ekde la kongreso de Vieno (1815) ĝis nun, kun la koncerno de esperanto laŭ la diversaj periodoj, prelegis Giorgio Silfer: de lingvo internacia, do interlingvo, al lingvo alternativa, nome intralingvo — adopta certe, eĉ kiam samtempe denaska. La socilingvistikan kompetenton ĉe la Esperanta Civito rimarkis Konsilio de Eŭropo, por kiu KCE laboras, kadre de ALTE, super la projekto LASSLIAM, dediĉita al rifuĝintoj: detalojn klarigis d-ino Lorena Bellotti.

La 8a Lingva Kolokvo fizike disvolviĝis en la Esperanto-Domo de Ĉaŭdefono, kun kleruloj el Barcelono, Londono, Malago, Milano, Nov-jorko, Pavio. La etoso estis tiu de agrabla mezepoka monaĥejo, kie studado alternis al gastronomio, ĉi-foje danke al la lerteco de Manuela Blanco. Krome tre suna vetero favoris promenadojn kaj distraj vesperoj alportis kantojn kaj poezion. La 9a Lingva Kolokvo estas jam kunvokita por 28 apr — 1 maj 23.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.