Armita konflikto en Burundio

HeKo 351 9-C, 26 apr 08

Pasintsemajne eksplodis ofensivo fare de la ribelaj Fortoj Naciaj de Liberigo (FNL). Antaŭhieraŭ ĝis noktomezo FNL bombardis Buĵumburon, per kanonoj kaj raketiloj. La luktoj, kiuj koncernas la ĉirkaŭon de la ĉefurbo kaj kvar okcidentajn provincojn, kaŭzis tridekon da mortintoj. La burundia armeo ripostis kontraŭ ribelaj ŝlosilpozicioj je 20 km de la ĉefurbo, landlime kun Kongolando.

FNL estas armita grupo el la hutu-etno, kiu ne aliĝis al la pacakordoj de januaro 2004. Aliaj armitaj hutu-grupoj intertempe integriĝis en la regula armeo de Burundio. FNL estas akuzita pri la mortigo de la vatikana reprezentanto mons. Michael Courtney, en decembro 2003. En Burundio ĉiuj romkatolikaj episkopoj apartenas al la hutu-etno.

Laŭ la Konsulo de la Esperanta Civito, kiu vizitis Burundion kaj renkontis la ŝtatestron komence de januaro, “la situacio aspektis trankvila kaj la lando estis pene leviĝanta el la sekvoj de la interna milito”. Ne estas informo pri damaĝo al tieaj Esperantianoj.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.