HeKo 497 5-B, 20 dec 11
La jara ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro (ENa) estas kunvokita de la prezidanto, sen. Julio Herrero, en Malago 8 marto 2012.
La Asembleo interalie donos la okazon viziti la Esperanto-Domon en Malago, kie gastos ankaŭ ENa. En la tagordo estas ankaŭ statutmodifo, kiu permesus al ENa havi sian juran sidejon tie.
Probable okazos ankaŭ ŝanĝo de sekretario, sed tion ankoraŭ ne anoncis la ENa-prezidanto.