Asembleoj en Svislando por KCE, LF-koop kaj PEN

HeKo 567 5-B, 27 okt 14

Tri asembleoj sinsekve okazos en Ĉaŭdefono koincide kun la internacia kolokvo pri “vivanta lingvo de vivanta komunumo” fine de februaro 2015.

La ordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista, prezidata de c-ano Giorgio Silfer estas kunvokita por 28 februaro 2015 vespere je 17h30.

La ĝenerala Asembleo de Kooperativo de Literatura Foiro, prezidata de c-ano Marc Hilbrand, disvolviĝos 1 marto 2015 ekde 10h00.

Esperanta PEN Centro, prezidata de c-ano Bertil Nilsson, havos sian jaran Asembleon 2 marto 2015 je 17h00.

En la tagordoj de KCE kaj LF-koop situas la renovigoj de la respektivaj Komitatoj: Probable ambaŭ societoj havos novan prezidant(in)on.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.