Astronaŭto inter esperantistoj en Vraco

HeKo 311 7-B, 5 okt 06
La unua bulgara astronaŭto Georgi Ivanov estis gasto de la esperantistoj kaj la urbanoj en Vraco, 4 oktobro 2006, kune kun la prezidanto de Bulgara E-Asocio Petar Todorov kaj la prezidanto de la Bulgara Astronaŭtika Societo prof. Petar Gecov.

La renkontiĝo, okazinta en la plenplena salono de la Urbodomo de Vraco, estis organizita de la esperanto-instruisto c-ano Bojĉo Mladenov. Per ĝi en Bulgario komenciĝas la festado de la 120-jariĝo de Lingvo Internacia .

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.