La gesenatanoj de la Verda grupo kunsidos ĉi-monate por la dua fojo, post la kunveno en Malago fine de marto 2025, dum kiu sen. Giorgio Di Nucci estis elektita kiel grupestro; plej probable la kunsido (ĉi-foje telematika) okazos antaŭ ol la Kapitulo, kunvokita por 21 majo 2025.
La proponita tagordo inkluzivas la preparon de la parlamenta sesio en Bujumburo jarfine, la novan balotsimbolon de la Verda Listo, la prioritatojn en la plenumo de la politika programo. Oni ne antaŭvidas diskuton pri la posteno de Vickonsulo.
La grupo konsistas el dek tri membroj, inter ili la Konsulino, sen. Lorena Bellotti. Kvar el ili sidas ankaŭ en la ekzekutivo (Blanco, Fernández, Giordano, Kirova), kie tamen du pliaj Kapitulanoj ne estas senatanoj (Comincini kaj Silfer); tial ĉi-lastaj ne partoprenas la kunsidojn de la Verdanoj.