Balota deklaro de Marco Cattaneo (Verda Listo)

HeKo 495 2-C, 25 nov 11

Saluton, mi estas Marco Cattaneo, el Italio, dudekokjara ano de Esperanto Radikala Asocio. Mi volas prezenti al ĉiuj vi miajn proponojn por la estonta mandato de la Civita Senato, kiel kandidato de la Verda Listo.

Mi opinias ke esperanto estas rajto de la homaro: Eŭropo kaj la tuta mondo bezonas esperanton kaj la Esperantan Civiton por evolui demokratie kaj daŭreble. Ni civitanoj devus engaĝi nin por kreskigi la Civiton interne kaj ekstere.

La Esperanta Civito bezonas kreski per:

  • la interreta demokratio, decidoj, kaj komunikado, per pli bona kaj granda uzado de la reto inter la civitanoj;
  • la kunsidoj de la Senato kaj de la Forumo, unuavice per reta ilo (la senatanoj kaj forumanoj povas kunsidi pli ofte per interreto);
  • la interŝanĝoj kaj la komercoj inter la civitanoj, eble ankaŭ kreante Civitan Komercan Ĉambron;
  • la rilatoj kun ĉiuj, kiuj ne havas la esperantan civitanecon, unuavice per la traduko de la Konstitucio kaj de aliaj materialoj je dispono en la retejo, kaj per la disvastigo de la idealoj kaj celoj de la Esperanta Civito, kun speciala zorgo pri la landoj, en kiuj oni ne havas referenculojn aŭ civitanojn;
  • la solidareco inter la civitanoj, per la servo “Verdastelo”, jam elprovata de ERA, kiu ebligas reciprokan helpon en la kuracadoj kaj asistadoj de gravaj kaj ekstremaj malsanoj per transnacia civitana helpo.

Mi kore kaj civitane salutas vin.

Marco Cattaneo

Komentoj

sen. Perla Martinelli

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 22h54

La servo “Verdestella” de ERA uzas la Ruĝan Krucon kaj la Ruĝan Lunarkon, sed ne la Ruĝan Kristalon. Ĝi estos proponebla nur post la adopto de la oficiala insigno de Esperantio por la unua helpo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.