Balotejoj, subbalotejoj kaj limdato

HeKo 851 8-C, 19 nov 24

Hodiaŭ kompletiĝas la telematika distribuo de programoj, kandidatlistoj kaj balotilo al la voĉrajtaj okaze de la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito. 

La skrutinio en ĉiu balotejo devos okazi la 15an de decembro 2024 je 20h00, se eble kadre de la tradicia zamenhofa festo (Tago de la Esperanta Kulturo). Tamen kelkloke, pro sekureco, malofteco de transportiloj, poŝta misfunkciado aŭ eĉ manko de elektro, la skrutinio povos okazi pli frue dum tiu tago. La rezulto de la skrutinio estas komunikenda al la ĉefa Civita retadreso.

Pro specifaj situacioj eblas subbalotejoj, nome la voĉrajtaj enskribitaj ĉe iu balotejo povas voĉdoni ĉe aparta sekcio, kiu komunikos la rezulton kaj al la balotejo kaj al la ĉefa Civita retadreso. Tia estas la kazo de:

a) la subbalotejo de Bujenzo en la subekvatora balotejo: ĝi estas rezervita al la membroj de Islama Esperanta Klubo, sub responso de c-ano Shamani;

b) la subbalotejo de Abiĝano, en la altekvatora balotejo, rezervita al Eburianoj, sub responso de c-ano Kouablan;

c) la subbalotejo de Karakaso, en la pacifika balotejo, rezervita al Venezuelanoj, sub responso de c-ino Aquino;

d) la subbalotejo en Katmanduo, en la pacifika balotejo, rezervita al Nepalanoj.

Eblas ke en difinita areo oni antaŭkolektas balotilojn kaj sendas ilin kune en koverto al la balotejo: tio estas la kazo de la voĉrajtaj en Hungario, sub responso de la Orienta Legacio en Budapeŝto.

(Ge)edzoj devas voĉdoni per du apartaj kovertoj, por eviti nuligon.

Kaze de demandoj: civito [ĉe] esperantio [punkto] net (civito[at]esperantio[dot]net)

(la vickonsulo pri internaj aferoj)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.