Bartek kaj Kagina ĉefkandidatoj de la Blanka Listo

HeKo 847 1-C, 29 sep 24

Anna Bartek por la konsuleco kaj Lucien Kagina por la vickonsuleco estas la ĉefkandidatoj de la Blanka Listo por la elektoj al la Senato, laŭ la slogano “Civito bezonas kaj popolon kaj Dion”. Ĉi tiu formulo, rememoranta la teismon de Giuseppe Mazzini, inkluzivas ĉiun voĉdononton kun abrahamida kredo, de diversaj kristanaj konfesioj ĝis la islamanoj. Interalie kandidatos la gvidanto de Islama Esperanta Klubo, c-ano Bukuru.

Jen la tuta listo: 1) Anna Bartek; 2) Lucien Kagina; 3) Alessandro Beltramini; 4) Birindwa Mushosi; 5) Abdul Rahman Bukuru; 6) Alexander Holevitch; 7) Tihomir Lovriĉ; 8) Georgi Mihalkov; 9) François-Mauriac Nunda; 10) Honoré Sebuhoro; 11) Péter Szilvássy; 12) Aléxandrine Tschamena Omba; 13) Kalle Vilbaste.

Entute du virinoj kaj dek unu viroj; ses loĝantaj en Afriko, sep en Eŭropo; iliaj ĉefaj eduklingvoj estas franca (6), hungara (po 2), bulgara, estona, itala, kroata (po 1).


 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.