HeKo 317 8-B, 11 dec 06
MIGROS estas la plej grava ĉeno de grandaj magazenoj en Svislando. Tiu ĉi federacio de kooperativoj, kies nomo franclingve signifas “duongroce”, havas kelkajn apartajn trajtojn: ekzemple ĝi ne vendas alkoholaĵojn kaj ĝi financas kulturan aktivecon per fiksa procento de siaj profitoj.
Kiel kutime, ankaŭ ĉi-jare MIGROS reklamas per grandaj afiŝoj kiuj samtempe esprimas bondezirojn. La ĉi-jara afiŝo montras grandan ruĝan kandelduon en formo de litero M. Sub la bildo, aperas la bondeziro en iu fremda lingvo, kaj malgrande la tradukon al la franca. Unu el la afiŝoj, videbla diversloke, interalie ĉe fervojaj stacidomoj, tekstas grande GAJAN KRISTNASKON kaj malgrande la klarigo, ke temas pri bondeziro en esperanto. Bela reklamo, ankaŭ por nia lingvo!