Belgio lulilo de la esperanta teatro

HeKo 593 5-B, 17 feb 16

“Unu el la surprizaj malkovroj de niaj esploroj pri la historio de la esperanta literaturo estas la verva teatruamado en Belgio dum la unua duono de la XX jarcento” deklaris c-ano Giorgio Silfer ĉi-vespere ĉe la Brusela Esperantista Grupo, okaze de la prezento de la impona libro verkita kun c-ano Carlo Minnaja.

“Ne ekzistas aparte gravaj belgaj aŭtoroj en nia literaturo, sed en ĉi tiu lando multis la teatra aktiveco ĉe lokaj kluboj. La teatrorevua ĝenro mem naskiĝis ĉi tie” daŭrigis prof. Silfer, enfokusigante detalon post la ĝeneralaj linioj de la historio mem.

“Nia teatro malkaŝas pli ol unu surprizon” li aldonis. “Ekzemple, dum la rolo de la virinoj ne estas elstara en nia literaturo (tiurilate ni estis eĉ tro indulgaj, menciante praktike ĉiujn verkemulinojn), eminenta ĝi estis sur la podio, ekde Rosa Junk ĝis BET. Esperanto havas nur unu eminentan poetinon, du-tri gravajn prozistinojn, sed multajn talentajn aktorinojn, ekde Edwige Reicher en Ifigenio (1908)”.

La publiko sekvis kun granda atento tuthoran prelegon.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.