Bellotti, Nemere, Karibe, Charters, Gacond en HdE 2361

HeKo 860 6-B, 6 jan 25

La numero 2361 de “Heroldo de Esperanto” (decembro 2024) fermas la kolekton per interesaj artikoloj pri aŭ de la lastatempaj protagonistoj de la esperanto-mondo.

La unua paĝo dediĉas atenton al la nova Konsulino, sen. Lorena Bellotti, kaj la karmemora c-ano István Nemere. En la dua paĝo eblas kompari stilon kaj enhavon de du novjaraj mesaĝoj: tiu de la emerita Konsulo, c-ano Riichi Karibe, kaj tiu de la UEA-prezidanto (baldaŭ ankaŭ emerita) prof. Duncan Charters. Laste, la ĵus forpasinta s-ro Claude Gacond estas memorata pli vaste ol ie ajn en la cetera gazetaro.

Komparo eblas ankaŭ inter la kreskanta diplomado per LTSEC kaj la definitive fermota diplomado pri esperanto en Budapeŝto. Meditaĵoj pri la konflikto en la Sankta Lando kaj pri la regreso de virtualaj kongresoj ankaŭ pelas al komparado.

HdE multe raportas kaj informas pri la aktiveco de la paktintaj establoj, kiuj formas unu el la plej aktivaj produktaj platformoj en Esperantio; ĉi tie sen komparo kun la produktivo de aliaj esperantistaj subjektoj.

La monatan informan gazeton “Heroldo de Esperanto” posedas kaj administras Kultura Centro Esperantista, kaj per la decembra numero fermas sian centan jarkolekton. Provekzemplero estas mendebla ĉe kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.