Benczik pri Ady en nia literatura kafejo

HeKo 700 8-B, 25 jan 19

La solaj hungaraj esperantistoj kiuj honore memoris pri la centa datreveno de la forpaso de Endre Ady kunvenis en Budapeŝto ĉe la literatura kafejo de Fajszi Amika Rondo, pasintsemajne. Ili aŭskultis tre interesan prezenton de d-ro Vilmos Benczik, kiu promesis verki eseon pri la temo por la revuo “Literatura Foiro”.

Endre Ady, same kiel pluraj kunlaborantoj de la revuo “Nyugat”, esprimis sin favore al nia lingvo. LF republikigis liajn koncernajn artikolojn en aprilo 2015; la kovrilo de tiu numero estis dediĉita al li.

En februaro ĉe la literatura kafejo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, d-ro Gábor Márkus parolos pri sia lasta libro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.