Biblioteka deponrajto ekde 2020

HeKo 723 4-C, 9 dec 19

La bibliotekoj kun depona rajto en Esperantio restas en Budapeŝto la Landa Fremdlingva Biblioteko, en Ĉaŭdefono CDELI (perado de KCE), en Vieno Internacia Esperanto-Muzeo. Al ili la paktintaj establoj kaj la aŭtoroj kun la esperanta civitaneco bonvolu donaci po unu ekzemplero de siaj libroj kaj periodaĵoj.

La biblioteko de Itala Interlingvistika Centro ne estas momente alirebla, tial bedaŭrinde ĝi perdas la deponan rajton ekde Novjartago 2020, ĝis nova decido de la vickonsulo pri kulturaj aferoj, konforme al la direktivo Rogora pri la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo.

Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo neniam havis la deponan rajton, ĉar en la Kapitulo de la Esperanta Civito delonge oni sciis tion, kion ĵus publike konfesis komitatano Brian Moon: “Dum multaj jaroj UEA montris sin nekapabla zorgi pri la biblioteko. Ĝi estas jam longe en mizera stato, apenaŭ alirebla por seriozaj studoj.”

Same konata estis jam la tuja malkovro de estrarano Orlando Raola: “Same skandala estas la fakto, ke temas pri biblioteko sen bibliotekisto. Ja “poeto sen popolo” sukcesis verki kaj ni ankoraŭ memoras pri lia verkaro, sed biblioteko sen bibliotekisto estas librobretaro kie paperoj ŝimas kaj enpolviĝas sen ajna utilo por iu ajn. La plej skandala afero pri Biblioteko Hodler estas, ke ĝi havas nur partan katalogon kaj ke tiu katalogo estas plejparte manskribita aŭ tajpita sur paperaj slipoj.”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.