Bibliotekoj riĉiĝas en KCE kaj AEI

HeKo 899 3-B, 3 jan 26

La lerneja biblioteko de Kultura Centro Esperantista riĉiĝis pro multaj donacitaj titoloj (precipe el okcidenta Francio), kiujn ĵus ordigis sen. Kalle Vilbaste dum restado en la Helvetia Esperanto-Domo; sekve de tio la bretaro kun vendeblaj libroj pri medicino, gastronomio, religio trovis definitivan lokon en la libroservo.

Nun necesas katalogi la ordigitajn librojn, kio postulos pli da tempo kaj pacienco; sed intertempe liberiĝis la tabloj en la kaŝebla parto de la eta klasejo, kiu povas ree akcepti pli ol dek personojn, anstataŭ nur kvin. La lokalo gastigas ankaŭ la ŝirmeblajn bibliotekon kaj hemerotekon. 

Krome pretas por transporto al Bujumburo libroj kaj binditaj revukolektoj: aparte gravaj estas Malgranda Revuo kaj La Nica Literatura Revuo. Ili situos en la Tanganika Esperanto-Domo, kiu gastigas la bibliotekon kaj hemerotekon de Afrika Esperanto-Instituto, la plej grandajn en la kontinento.

En somero 2022 la urba biblioteko ricevis novan direktoron; tuj poste s-ro Claude Gacond rezignis kiel arkivisto de CDELI. Samtempe eĥis la informo pri baldaŭa migro de tiu interlingvistika dokumentaro al grandioza kantona arkivejo konstruata en Ĉaŭdefono kaj inaŭgurota en 2028. Ĉar al la informo aldoniĝis la risko ke oni forĵetos centojn da duoblaĵoj kaj eĉ trioblaĵoj, la tiama vicprezidantino de KCE sendis leteron al la bibliotekestro, proponante la disponeblon de KCE akcepti tiujn superfluajn ekzemplerojn. Neniu respondis ĝis nun.

— KCE-sekretario

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.