Billy Waldon 56-jara

HeKo 378 7-C, 3 jan 09

Hodiaŭ, en la mortoalo de kalifornia prizono, Billy Waldon “N. I. Sequoyah” fariĝis 57-jara. Ekde sia kvardeka aĝjaro li estas la sola esperantisto atendanta ekzekuton, pro verdikto kiu agnoskas lin kulpa pro kelkaj krimoj.  Por la revizio de la proceso aktivadas svisa komitato prezidata de neesperantisto, d-ro Claudio Marinucci, al kiu kontribuas ankaŭ Komitato Armand (por esperantistoj en prizono).

Billy Waldon estis jam forgesita kazo, kiam Giorgio Silfer ree diskonigis ĝin per artikolo en “Heroldo de Esperanto”, 1998. La psika ekvilibro de Waldon iom post iom forte malboniĝis dum la mallibereco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.