Blazio Vaha gasto de la literatura kafejo en Budapesto

HeKo 726 8-B, 2 feb 20

La aŭtoro de unu el la plej humuraj romanoj en nia literaturo, Blazio Vaha, gastos ĉe la 58a literatura kafejo, kiun Fajszi Amika Rondo organizos en Budapeŝto 19 februaro 2020, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro.

La temo de la renkonto ne estos lia romano “Adolesko”, sed lia plej nova verko “Esperanto kaj koneksaĵoj”, dulingva libro redaktita de Jozefo Horvath. Disĉiplo de prof. Szerdahelyi, d-ro Wacha estas unu el la plej kompetentaj esperantologoj en Hungario. Kun sia edzino, d-ino Judita Schiller, li edukis siajn gefilojn dulingve, kaj tiel iĝis ankaŭ unu el la plej valoraj denaskistoj.

Dum la lasta jardeko Blazio Vaha aktivis ankaŭ por la politika partio E-D-E, tiel aplikante sian eŭropismon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.