Bonvenon, majo, kun "Heroldo" 2320

HeKo 763 2-B, 10 maj 21

Kun kelktaga malfruo alvenas la numero 2320 de “Heroldo de Esperanto” (majo 2320); la malfruon kaŭzis la densiĝo de novaĵoj fine de aprilo, kiel atestas diversaj titoloj: Bellotti ekprezidis, Sepa Lingva Kolokvo de KCE, Progresas la Tanganika Esperanto-Domo, En milita risko plia senkongresa jaro…

La kultura paĝo proponas la lastan parton la longa intervjuo de Alessio Sacha Giordano al Federico Gobbo, recenzon de Ivan Orsini pri ĵusa verko de Julian Modest, konversacion pri raŭmismo kun TEJO-komitatano Michael Vrazitulis. Tre interesa la konkluda konsidero: “Aparte pensigis min via peto ne rilati al la Esperanta Civito kiel neesperantistoj rilatas al esperanto”.

La paĝo de Tutmondaj voĉoj” proponas eseon de Samee Alhwash: “Ĉu sekularismo povas esti kongrua kun Islamo?” (kun gloso de Giorgio Silfer) kaj intervjuon de Marco Martinez al Vivianna González Ajiataz, aktivulino por majaa lingvo.

“Heroldo de Esperanto” estas la monata informilo de Kultura Centro Esperantista, kiu ĝin posedas. Varbekzemplero estas mendebla tra nia redakcio aŭ heroldo [ĉe] esperantio [punkto] net (heroldo[at]esperantio[dot]net).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.