Borsa analizo de Esperantio, decembro 2017

HeKo 670 1-C, 8 jan 18

Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.

UEA 2000,53 — je minus 0,66% ĉar la bremso de la membrofalo ne kongruas kun kreskanta interna opozicio, precipe post la diskonigo de la kandidatiĝoj al la posteno de ĝenerala sekretario.

TEJO 272,03 — je minus 5,5% ĉar la organizo koliziis kontraŭ du rifoj: peza deficito en la ĵus donita spezkalkulo 2016, kun ree deficita buĝeto por 2018; kaj subita demisio de la prezidanto, post apenaŭ kvarmonata ofico.

FPEF 283,66 — je plus 4,5% pro la progreso de projekto en afrika nemoveblaĵo kaj pro la rapida solvo de la problemo kaŭzita de la eksa Konsulino: la strukturo de la Civito pruviĝis ree fortika kaj elasta samtempe.

KCE 963,92 — je plus 3,25% pro la sukcesa esperantologia seminario kaj aliaj aranĝoj en Afriko, plus la aĉeto de “Heroldo de Esperanto”.

LF-koop 212,60 — je plus 5,35% pro la reproprietigo kaj tuja revendo de HdE, kio garantias la enspezon antaŭviditan el Lexus sed ne realigeblan pro ties nesolventeco.

PEN 185,84 — je plus 1,33% pro la rutina enspezado el nemoveblaĵo kaj la enfokusigo de la atento ĉirkaŭ Nobel-kandidateco.

La monato decembro vidas plifortiĝon de la Civita konsorcio kaj daŭre negativan tendencon aliloke.

(HeKo 670 1-C, 8 jan 17)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.