HeKo 666 6-C, 3 dec 17
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.
UEA 2.013,82 — je minus 3,00% ĉar post la forta opozicio kontraŭ la rekorde deficita buĝeto 2018, tamen aprobita, ŝajnas vere malprobable ke la nuna estraro daŭros ĝis UK 2019: en Lisbono devus okazi kompleta reelekto, ankaŭ ĉar pli kaj pli evidentas ke la Fettes-estraro pene kontrolas la situacion, strategie politike finance. Tamen, plej grave: Fettes estis la sola persono al kiu la UEA-fidelaj atribuis kvazaŭ “mesian” karismon. Ne ekzistas ene de UEA alia homo pri kiu plene fidi por relanĉo de la asocio kiel akso de Esperantio, kiel en 2013. Tio kreas frustracion kaj senkuraĝiĝon.
TEJO 287,86 — je plus 0,50% ĉar la strukturo ĝenerale funkcias, spite al nesolvitaj problemoj kun la CO de UEA.
FPEF 271,19 — je plus 0,45% pro la fortikiĝo de la legacia strukturo.
KCE 933,58 — je plus 0,32% pro la monkolekta sukceso de la periodaĵo “La eta heroldo de KCE”, dum la financa situacio tre malrapide ekvilibriĝas.
LF-koop 201,85 — je plus 0,85% pro la akurata eldonado kaj la enspezoj el la kapitalo en nemoveblaĵo.
PEN 183,40 — je plus 0,42% pro rilatoj ene de PEN kaj la enspezoj el la kapitalo en nemoveblaĵo.
ENa 60,00 — je plus 1,70% pro la rilatoj ene NFI.
La monato novembro ankoraŭ alportis malbonajn novaĵojn pri UEA, sed eblas revigliĝo.