CED mecenatas pri la verko de Minnaja-Silfer

HeKo 582 8-B, 16 okt 15

La fonduso de Centro de Esploro kaj Dokumentado rekomendis, kaj Esperantic Studies Foundation aprobis, subvencion de du mil usonaj dolaroj al LF-koop, por ebligi distribuon de “Historio de la esperanta literaturo” de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer al esperantologoj kaj bibliotekoj, kiuj alikaze plej verŝajne ne havus aliron al ĝi aŭ ne havus la rimedojn por ĝin aĉeti.

La listo de la ricevontoj, kompilita de LF-koop interkonsente kun CED/ESF, enhavas tridek unu adresojn, el kiuj kvin en Eŭropo (preskaŭ nur oriente), naŭ en Azio, du en Latin-Ameriko kaj la ceteraj en Afriko. Oni konsideru ke la sendokostoj (ofte per registrita afranko) estas tre altaj.

La ekspedo okazos meze de novembro 2015, per la represo de la dum tri monatoj jam elĉerpita unua eldono.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.