Cenotafo por Gaston Waringhien

HeKo 386 5-C, 4 apr 09

La 14an de aprilo 2009, en la Memortago de ĉiuj Pioniroj, la Esperanta Civito honoros profesoron Gaston Waringhien per la dediĉo de cenotafo en la Esperanta Panteono. La ceremonio okazos ekde la 10h30 en salono L’Eplattenier (antikva kremaciejo) en la urba tombejo de Ĉaŭdefono, en ĉeesto de la filino de Gaston Waringhien, s-ino Richardeau.

Per tiu dediĉo la Esperanta Panteono estos oficiale inaŭgurita. La inaŭguran paroladon faros sen. Bertil Nilsson, vickonsulo pri edukado kaj iniciatinto de la leĝo pri la Panteono. La oracion honore al Gaston Waringhien faros sen. Perla Martinelli. La Konsulo prezidos la ceremonion kaj klarigos pri la arta valoro de la kremaciejo, unika monumento en secesia stilo, konstruita precize antaŭ cent jaroj.

La ceremonio estos publika, sed pro la dimensio de la Panteono ĝi estos prioritate rezervita al la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon kaj al la rezidantoj en Ĉaŭdefono. Ekster tiuj kategorioj necesas specifa invito, petebla tra nia redakcio, kiu akceptas ankaŭ salutmesaĝojn.

Al la organizantoj de alilokaj solenaĵoj okaze de la ĉi-jara Memortago estas rekomendite dediĉi specifan atenton al Gaston Waringhien, la unua honoroto en la Esperanta Panteono.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.