Cent tridek sep jaroj de lingva evoluo

HeKo 837 5-C, 1 jun 24

La 2a de junio estas signifa dato en la historio de Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto. Ĝuste en tiu tago en 1887, la rusa cenzuro donis permeson por la publikigo de la “Unua Libro”, kiu prezentis la fundamentajn principojn de la lingvo iniciatita de L. L. Zamenhof.

Hodiaŭ, post 137 jaroj, esperanto ne nur pluvivas, sed ankaŭ prosperas kiel lingvo de alternativa komunikado. La lingvo pruvis sian flekseblecon kaj kapablon adaptiĝi al diversaj kulturaj kuntekstoj, valorigante sian lingvistikan unikecon kaj kulturan apartecon.

Dum 137 jaroj la lingvo ŝanĝiĝis; ne tiom multe ke oni ne plu komprenu la esperanton de Grabowski kaj Hodler, sed sufiĉe por ke eblu diakronaj esploroj pri ĝia evoluo. Laŭ tiu premiso antaŭeniras la laboroj pri “Gramatiko de la esperanta lingvo” (GEL), verkata de d-roj Alessio Giordano kaj Giorgio Silfer. La unua kajero, pritraktanta fonetikon, fonologion, interpunkcion kaj ortografion, pliriĉiĝas per novaj ideoj kaj sugestoj. La Lingva Komitato de Esperantio estas invitata partopreni en planotaj monataj diskutoj pri la disvolviĝo de la laboroj, kie la kunaŭtoroj prezentos sian laboron kaj malfermos lingvistikan debaton. Aparte referenca por la faka terminologio estas la saŭsura “Kurso de ĝenerala lingvistiko”, kies glosaron prizorgis Giordano kaj Silfer.

La verkado de GEL postulas longajn esplorojn, sed la unua kajero estas difinita laŭ la enhavo, kaj pluraj materialoj estis jam kolektitaj.

(Alessio Giordano, LK-ano)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.