Certe la nigra Afriko meritas pli ol estas en Rumonge

HeKo 689 2-B, 2 sep 18

“Mi atingis la urbon Rumonge kaj mi vizitis la Esperanto-Centron [mastrumatan de Jérémie Sabiyumva]. Ene de ĝi troviĝas la biblioteko de ANEB [landa asocio de UEA en Burundio] kun kelkaj malpuraj libroj kaj aĵoj. Tiu centro estas en malbona stato. Krom ĉambroj malplenaj, ĉio difektiĝis, plafonoj, necesejoj, ktp”.  Tion publike raportis Emile Malanda, kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, kongolandano vivanta en Suda Afriko, post vizito en marto 2018.

Krom eraro, tiu Esperanto-Centro rezultis el la mecenateco de s-roj Renato Corsetti kaj precipe Johan Derks, kiuj starigis tiucele fondumon. Ne ĉio tamen donas tian rezulton en Afriko: sufiĉas memori pri Institut Zamenhof en Lomeo.

Aparte grava problemo estas la situacio de libraroj. Nomi ilin biblioteko estus troigo. Sendi poŝte librojn estas malfidinde. Kunporti valizegojn okaze de vojaĝo estas fidinda sed malofta metodo: ja ne multaj esperantistoj flugas de Eŭropo al Burundio, ekzemple. La klimataj kondiĉoj malamikas al la papero. Gazetaj kolektoj, se ne binditaj, simple disperdiĝas. Mankas bibliotekonomia trejniĝo.

Tamen la kreo de biblioteko, eĉ se malgranda, estas neevitebla demarŝo por la konstruado de la afrika Esperantio. Necesas pli ol donaci librojn kaj periodaĵojn: gravas ankaŭ zorgi pri (re)bindo kaj fortikigo de la kovriloj per travidebla plasta memglua tavolo. Utilas jam fari sliparon kaj katalogi la diversajn unuojn, tiel ke la biblioteketo estu tuj uzebla. Poste endas surloka diligenta bonvolulo, kiu komprenas ke bibliotekisto en la esperanto-klubo estas kvazaŭ sakristiano en preĝejo. Kaj nature adekvata loko, prefere publika biblioteko. Do granda laboro kaj en kaj ekster Afriko.

La Esperanta Civito strebas sur tiu vojo. Ni klopodas prepari specifajn fakojn por lernejaj aŭ publikaj bibliotekoj. Ili estos pilieroj por klera esperantlingva diasporo.

Komentoj

C-ano Dieter Rooke

01a Nov 2019 Ven - 00h40

S-ro Derks kun [sia] edzino prelegis per lumbildoj pri la disfalanta esperanto-centro en Rumonge, okaze de [la] SAT-kongreso 2018 en Kragujevac.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.