Cervia IJF montras resoradon

HeKo 503 2-A, 8 apr 12

Cento da gejunuloj el dudeko da lingvoj (nur unu ekstereŭropa, tamen), plimulte sed ne plejmulte el Italio, partoprenas en la Internacia Junulara Festivalo okazanta en Cervio, sub la aŭspicio de la komunumo kaj de la Ravena provinco, per la organizo de la itala sekcio de TEJO.

La ĉeftemo estas altnivela, eĉ dokta: “Novaj lingvaĵoj por novaj komunikiloj — de Leibniz al Zuckerberg, tra Turing”. Tial partoprenas universitataj (eks)docentoj, ĝenerale posedantaj esperanton, kun nur unu escepto. Komplemente, la distra kaj arta programo disvolvas la konon pri nia nuntempa kulturo, muzike kaj teatre: en ĉi-lasta kampo estas menciinda la ne antaŭvidita kontribuo de c-ano Giorgio Silfer, kiu prezentis premiere en Italio, per dialoga laŭtlego, la unuan dramon el sia lastatempe verkita trilogio: “La butiketo de la juvelisto”. La prezentoj renkontas sukceson ĉe la festivalanoj.

Post epoko de nestabileco kaj relativa sinkado, IJF estas releviĝanta dum la lastaj du jaroj, kvante kaj kvalite. Tion atestas ankaŭ la multaj prelegoj kaj studrondoj.

(Legu pli en “Heroldo de Esperanto”)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.