Civila Esperanta Servo misios unuafoje en Burundio

HeKo 660 8-B, 9 okt 17

La kunordiganto de Civila Esperanta Servo, c-ano Claudiu Doda, vizitos Burundion okaze de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto, en la dua duono de decembro 2017. Lin akompanos c-ano Tihomir Lovriĉ, kiu en la teamo de CES plenumis mision en Bosnio la pasintan junion. Tria stabano de CES, c-ano Marek Bamberski, ne povos partopreni pro okupiteco.

Eksperto en domfabriko, c-ano Doda atingos ankaŭ la urbeton Nyanza-Lac por prospektori la restrukturotan unuetaĝan domon kiu utilos kiel kvartiro por projekto AmaHoro, mastrumata de SIPU en Afriko.

Pri la projekto okazas nun kontakto kun Internacia Civila Servo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.