La ĉeesto de la vickonsulo pri informado en Japanio ebligas densan serion da renkontiĝoj en la politikaj, diplomatiaj kaj kulturaj sferoj.
Okaze de du sinsekvaj konferencoj ĉe la Universitato Meiji Gakuin en Tokio, c-ano Giacomo Comincini kunsidis kun la ambasadoro de Eŭropa Unio, Jean-Eric Paquet; la ambasadorino de Norvegio, Kristin Iglum; kaj la eksministro pri agrikulturo, Itō Shintarō, de la Liberaldemokrata Partio. Antaŭe, la vickonsulo akceptis inviton de la internacia komisiono de la Japana Komunista Partio viziti ĝian ĉefsidejon, en Jojogi. Dum tiuj okazoj estis levita la demando pri la esperantlingva komunumo kaj menciita ĝia sistema de memregado laŭ la Raŭma vojo, pere de nia Konsorcio. Simile, en la venontaj semajnoj estas planitaj renkontiĝoj kun la gvidantaro de la Socialdemokrata Partio, kun parlamenta reprezentantaro de la Liberaldemokratoj kaj kun la estraro de la gubernio Okinavo.
La agado de Civita diplomatio estis ankaŭ direktita al la esperantistoj de Japanio, kun aparta atento al la regiono Kantoo. La revuo de la klera klubo de Jokohamo, Novaĵoj Tamtamas, raportis pri la du vizitoj de c-ano Comincini al la Esperanto-Muzeo Jokohama, el kiuj la unua okazis kune kun la Emerita Konsulo, Riichi Karibe.
Inter la venontaj rendevuoj estas planata dusemajna vizito al Koreio, danke al la subteno de Seula Esperanto-Kulturcentro, sub la direkto de Lee Jungkee, honora prezidanto de Korea Esperanto-Asocio. Eblos ankaŭ partopreno en la 11a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto, planita por septembro en Okajamo, Ĉugoku.
(gC)