Clara Sancricca kaj "Controcanto" en ARTE

HeKo 603 8-B, 13 jun 16

La dramo “Felici tutti / Feliĉas ĉiuj” de Clara Sancricca inaŭguros la unuan ARTE, Artan Renkonton Transnacian en Esperanto, 31 julio 2016 je 20h30 en Budapeŝto, per antaŭpremiero celanta unuavice la itallingvan publikon, do ital(ist)ojn en Hungario.

Nupta tago. Feliĉas ĉiuj. Subita milito. Kelkaj mortas, aliaj fuĝas. Pramo kaj albordiĝo en Italio. Kaj poste? Clara Sancricca konstruis nekutiman itineron, aksitan sur la rifuĝanta komunumo, profilante konfronton lingvan kaj homan samtempe. Tial la rifuĝantoj sin esprimas en lingvo stranga sed familiara – lingvo por mondcivitanoj, kiu proksimigas sed ankaŭ marĝenigas. El konfronto inter lingvoj tiel (mal)similaj, itala kaj esperanta, fontis escepta teatra sperto.

La dramon surscenigos la ensemblo “Controcanto”: dekduo da junaj geaktoroj el la provinco de Romo. Ili replikos specife por la esperantlingva publiko la postan tagon, 1 aŭgusto 2016, samhore kaj samloke.

Informas budapest ĉe esperantio.net kaj ankaŭ nia redakcio.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.