Conde Rey adiaŭas la Kapitulon kaj aliajn oficojn

HeKo 818 3-C, 6 aug 23

Hodiaŭ estas la naskiĝtago de sen. Marie-France Conde Rey, emerita Konsulino: ĝi koincidas kun ŝia festo de mil kaj unu lunoj. En la okazo ŝi anoncas sian retiriĝon el diversaj oficoj, pro grava malsano kiu malhelpas ŝin moviĝi de la rezidurbo, ĝis la vivofino.

Sen. Conde Rey lasas sian postenon en la Kapitulo, kie ŝin anstataŭas jam sen. Lorena Bellotti. Male, ŝi restos en la Senato ĝis la mandatofino, se tio fizike eblos; kaj ŝi ne rekandidatos en 2024.

Ŝi forlasas la Komitaton de Kultura Centro Esperantista, kie ŝi estis alelektita membro; ŝi ne rezignas pri la prezido de LF-koop, sed transdonas la oficon al la vicprezidanto, ĝis la elektoj en printempo 2024. Ŝi gardas la prezidon de Pro Esperanto, la Civita “banko”, ĝis nova decido de la Fonduma Konsilio.

La gekolegoj gratulas ŝin pro la datreveno kaj dankas pro multo plenumita dum kvin mandatoj. Apartan bondeziron sendas ŝiaj lernintoj ĉe Afrika Esperanto-Instituto en Bujumburo. Amikan viziton en ŝia nova hejmo en Angulemo ĵus faris gec-anoj Giorgio Silfer, Perla Martinelli kaj Manuela Blanco, al kiuj ŝi liveris sian privatan libraron, transportotan al AEI, por kies biblioteko estas proponita la nomo Conde Rey.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.