Conde Rey delegos la prezidon de LK

HeKo 498 7-C, 12 jan 12

La eniranta Konsulino, Marie-France Conde Rey, cirkuleris al la Lingva Komitato de Esperantio la sekvan:

Laŭ la art. 20, par. 4 de la Konstitucio, mi anoncas ke mi delegos al sen. Ljubomir Trifonĉovski, en lia kvalito de Vickonsulo, la povon asignitan al mi per la art. 4, par. 1 de Lex Academica.

Konsekvence, ekde la 16a de aprilo 2012 (dato de la ekoficado de la nova Parlamento) sen. Trifonĉovski prezidos mianome la Lingvan Komitaton, kaj kun voĉrajto, ĉar mem LK-ano.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.