Ĉu "Femina" resurektos tra "Literatura Foiro"?

HeKo 651 5-B, 14 jul 17

La hieraŭa Asembleo de Feminisma Esperanta Movado rezignis definitive pri la kreo de reta “Femina”, unue pro la manko de informadika kompetento ĉe la FEM-anaro, due pro la ĝisnuna maltrovo de kompetentaj programistoj, eĉ se honorariataj.

Estis aprobita la propono laŭeble akiri spacon ĉe la revuo “Literatura Foiro”, ĉu per aldono de paĝoj al ĉiu numero ĉu per la eldono de sepa LF-numero en la jaro. Pri la plenumeblo de ĉi tiu propono diskutos ĉi-semajnfine en Ĉaŭdefono, en la sidejo de LF-koop, la FEM-Komitato kaj la ĉefredaktoro de LF, sen. Zlatoje Martinov, post kunveno de KALiFo (Administra Komitato de LF-koop).

Konsekvence al la supra decido, FEM aliĝos al LF-koop kiel kolektiva membro (aĉetante kooperativan akcion) kaj vendos la revuon “Femina” (nome la titolrajton) al LF-koop. La kooperativa membreco malfermas ankaŭ la perspektivon de aĉeto de propra nemoveblaĵo.

Rilate al la kvardek numeroj de “Femina”, produktitaj en 2005-2015, FEM ekstudis strategion de surmerkatigo de la binditaj jarkolektoj. “La jardeko de Femina” estas la temo de prelego kiu gastos en diversaj lokoj: literaturaj kafejoj, kulturaj semajnfinoj, gravaj klubvesperoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.