Ĉu iu entute alarmas pro ilia situacio?

HeKo 871 5-A, 23 apr 25

En la oficiala retejo de Sennacieca Asocio Tutmonda la venonta SAT-kongreso ne estas anoncita: la lasta kongreso estas la pasintjara. En la retejo “Eventa Servo” la plej grava SAT-aranĝo estas anoncita por aŭgusto 2025 en Francio, kie loĝas la plejmulto de la membraro kaj la plej forta “landa sekcio”: mankas tri monatoj kaj oni indikas nur dudek kvar aliĝintojn (en Portugalio 2024 estis sesdeko). Ankaŭ la asocia organo maloftas kaj malfruas. Ĉu iu alarmas?

La bilancoj de Svisa Esperanto-Societo montras konstante deficitojn, kun konsekvenca ronĝado de la kapitalo: minus 1.852 frankoj en 2023, minus 3.112 en 2024, minus 4.100 en 2025 buĝete. En 2023 la membrokotizoj (80% de la enspezoj) atingis pli ol du mil frankojn, en 2024 nur 780. En la kaso iam estis pli ol 40 mil, restas nur 27 mil, plus sep miloj blokitaj kaj kvar miloj en praktike senvaloraj akcioj. Ĉu iu alarmas?

Kaj SAT kaj SES partoprenis en la unua Forumo por la Esperanta Civito, SAT eĉ en la dua kaj tria, kiuj verkis kaj promulgis la Konstitucion de la Esperanta Civito. Tamen ili ambaŭ ne aliĝis al la Pakto. Ni ne asertas ke ilia sorto estus multe pli bona se ili aliĝus; probable ĝi ne estus pli malbona ol nun.

(SAT-ano kaj civitano) 

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.