Ĉu la Civita Parlamento kunsidos en Afriko ĉi-jare?

HeKo 868 6-C, 31 mar 25

Giorgio Di Nucci por la majoritato kaj Anna Bartek por la opozicio estos la grupestroj en la Senato de la Esperanta Civito dum la mandato 2025-29: ilin elektis la kunvenoj de la respektivaj grupoj hieraŭ en Malago. Por sen. Bartek estas la kvara fojo sinsekve (dum la unua parlamenta mandato la Blankanojn gvidis sen. Vinko Oŝlak), dum sen. Di Nucci estas freŝe bakita parlamentano, tamen kun spertoj en prezidado.

Laŭ decido de sia grupo, sen, Bartek subtenos la proponon de la afrikaj establoj kunvoki al Bujumburo la parlamentan sesion, kiu estus la dua ekster Eŭropo, post tiu okazinta en 2017. La propono estis formale liverita de ŝia kolego, sen. Lucien Kagina, kiu indikis la daton de la unua Esperanta Konferenco en Afriko.

Principe favora estas ankaŭ la nova Verda grupestro, dum la Konsulino sin rezervas la decidon. La eliranta Konsulo, sen. Riichi Karibe, rekomendis la akcepton de invito al ekstereŭropaj sesioj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.