Ĉu la roterdama domo ne estas vendota?

HeKo 874 1-A, 18 maj 25

Pasis preskaŭ kvar jaroj post la decido de Universala Esperanto-Asocio vendi sian pli grandan domon en Roterdamo, sed nenio okazis ĝis nun, post la transdonoj de historia arkivo al Vieno kaj de biblioteko Hodler al Varsovio: la libroservo (bone funkcianta) daŭre situas en strato Nieuwe Binnenweg 176, volontuloj kaj stabanoj (precipe de TEJO) oficas en la domo.

Kvankam la nemoveblaĵo bezonas flegadon por eviti iompostioman kadukiĝon, kaj certe por aspekti pli aĉetinda fare de interesatoj, oni ne perceptas plu la intencon liberiĝi el ĝi. Konsekvence oni rajtas konkludi ke tiu domo ne estas vendota, kvankam agentejo daŭre afiŝas pri la vendo (nur en la nederlanda, do nur al enlanda klientaro). 

Tamen ne plu okazas “Malfermaj Tagoj” aŭ alia aranĝo, ekzemple fizika estrarkunsido. Krome, domo per si mem kaŭzas kostojn (pro hejtado, impostoj, elektro, akvo ktp, se ne malkuplitaj). Aliflanke la nacia agentejo de EU-instancoj sendas tien siajn inspektorojn, por paroli pri detaloj de subvencioj; eventuale la konstruo utilas por blufi kun aŭtoritatoj…

(ol)

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.