Ĉu UEA perdas sian rusan landan asocion?

HeKo 819 7-A, 27 aug 23

La 32a Konferenco de Rusia Esperantista Unio en Kazanj, 19-20 aŭgusto 2023, “petas defendi la honestan nomon de Svetlana Smetanina kaj postulas de UEA oficialan pardonpeton kaj konfirmon de tio, ke Svetlana daŭre estas en la posteno de ĉefdelegito de UEA por Rusio. Nur post ricevo de la koncerna oficiala letero de UEA, kiu enhavu tiun pardonpeton kaj konfirmon, povas esti traktita afero pri daŭra pagado al UEA de la kotizo de aliĝinta asocio kaj pri daŭra kunlaboro.” Per la supra decido, kiu metas la tegmentan asocion dorson almure, la konflikto inter Roterdamo kaj la rusa landa asocio eniras definitivan fazon.

En UEA ne mankas voĉoj favoraj al eksigo de REU: “Kial vi plu atentas tiujn homojn kiuj senhonte ŝirmas sin per malhonoro kaj malamo? Kion ili serĉis en la esperanto-movado? Tamen en Rusio multaj esperantistoj mense rezistas kaj ni subtenu ilin. Kiu memoras Andrei Korobeiniko? Esperantisto de junaĝo, genia pianisto kiu koncertis en la UK-oj de Gotenburgo, Florenco, Lilo? La 9-an de marto 2022, Andrei koncertis en Waterloo kaj dediĉis la duan Etudon de Skriabin al la “nekulpaj viktimoj de la milito en Ukrainio”. Kun ili estas esperanto, ne kun la fimoŝtuloj de forpasinta REU.” Tion ĵus deklaris publike (en nordeŭropa skandalgazeto) Pascal Dubourg Glatigny, diplomita de UEA en Torino pro “elstara agado”.

Aliaj invitas esti ankaŭ diplomataj, pro la aŭtokratia situacio en Rusio. Efektive la konfliktoj kondukontaj al eksigo de ĉefdelegito kutime havas personan originon. La lasta, antaŭ la nuna, okazis en 2008 kaj koncernis la ĉefdelegiton de Togolando, Koffi Gbeglo. Gloso: ne pagi la kotizojn egalas al eksiĝo, ne al eksigo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2024 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.