La kompleta sendependiĝo de Civila Esperanta Servo (CES), ĝis nun laborgrupo interna al la Esperanta Civito, sen la jura statuso de establo, povus konduki al la fondo de la unua transkontinenta esperantista institucio registrota en Afriko. Ja la ekzistantaj internaciaj neregistaraj organizoj uzantaj esperanton havas oficialan sidejon preskaŭ nur en Eŭropo: tre maloftaj esceptoj en aliaj kontinentoj, plej ofte religiaj (spiritistoj kaj Bona Volo en Brazilo, Oomoto en Japanio).
Male, la redaktantoj de la CES-statuto pensas pri notaria akto en Burundio kaj sidejo ĉe la Tanganika Esperanto-Domo, sur kies murtabulo necesos aldoni plian blazoneton. La fonda asembleo okazus en februaro 2024 kaj konsistus 90% el afrikanoj (burundiaj kaj kongolandaj precipe).
La statuto de CES, same kiel tiu de Internacia Civila Servo, antaŭvidos pli ol unu membrokategorion, tri laŭ la ĝisnuna strukturo: rekrutoj, pacistoj, majstroj. Rekrutoj povas ne posedi esperanton, sed devas eklerni ĝin en laborkampo. Atentinda la diferenco inter pacisto (peace keeper), kontraste al militisto, kaj pacifisto (pacifist): bonlingvanoj same konfuzas pacismon kaj pacifismon. Sed ja en la tradicio de UEA/IEL oni konfuzas neŭtralecon kun politika indiferento, kaj pacon (peace) kun trankviligo (appeasement).