“Esperanta Civito estas la organizo de la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo, laŭ la difino en la art. 1, § 5, de la Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996. Ĝi estis fondita en 1998 kiel Pakto por la Esperanta Civito. Ĝia celo estas plivastigi la faktan uzadon de Esperanto kiel perilo de alternativa transnacia kulturo, sendepende de ĝia hipoteza adopto kiel dua lingvo por ĉiuj.”
La supran komunikis dulingve (esperanto kaj angla) la Konsulino de la Esperanta Civito, d-ino Lorena Bellotti, al la prezidanto de International Council of Archives, d-ro Claude Roberto, kiu ĵus respondis dankeme kaj tre pozitive impresita:
”Would it be possible to have the Esperanto Universal Declaration on Archives adopted by your Parliament and/or attached to your Constitution or other official documents?“
La tradukon realigis sen. Rubeno Fernández kaj validigis la Lingva Komitato de Esperantio, pere de sia dojeno, sen. Perla Martinelli.
(Legu pli en “Heroldo de Esperanto”)