Kultura Esperanto-Asocio (KEA) estas societo alternativa al Hungaria Esperanto-Asocio (HEA). Ĝia fondinto kaj ĉiama prezidanto nomiĝas László Szilvási. S-ro Szilvási longe konfliktis kun HEA pro financa problemo. Jam pli frue li estis deklarita “persona non grata” ĉe la Esperanta Civito. Pri li nun aperis la suba informo, fare de familio Wacha-Schiller.
“Kultura Esperanto-Asocio (eble en la jaro 2023) transprenis faklaboraĵojn el la libraro de la Katedro pri Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko de la Universitato Rolando Eötvös [ELTE]. Unu el la faklaboraĵoj ni (la familio VAHA/WACHA- SCHILLER) petis kaj ricevis de SZILVÁSI László, ĝin mi nun posedas.”
“Poste mi legis informon pri la fakto, ke la tenejo en la domo, kie (interalie) la faklaboraĵoj estis tenataj, estis malplenigita de la domzorgisto, sen anticipa averto, kaj la koncernaj faklaboraĵoj malaperis (escepte de tiu sola, kiu troviĝas ĉe la familio VAHA/SCHILLER). Mi demandas, ĉu eventuale la malaperintaj faklaboraĵoj estas retrovitaj, ĉu la domzorgisto aŭ lia superulo iel klarigis provojn iel rebonigi la situacion?”
La disertaĵoj estis multegaj, verkitaj kadre de la esperanto-fako gvidita de d-ro István Szerdahelyi ĉe la katedro pri ĝenerala lingvistiko en Budapeŝto.
(fonto: Stefan MacGill, vicprezidinto de UEA)