Post la pasintjara eksperimenta semajno pri bibliotekologio, kun fokuso al katalogado, kun mag. Rubeno Fernández kiel docento, la 5an de aŭgusto 2025 startos la unua semestro de esperanto-literaturo, zorge de la gvidanto de la koncerna katedro ĉe Esplora Instituto de Esperantologio en Ĉaŭdefono.
La unua semajno daŭros ĝis la 11a de aŭgusto, en fizika alesto, kun prof. Giorgio Silfer. Sekvos semestro kun telematika studado. Necesas aliĝi ĉi tie. La kurso postulas B2-nivelon laŭ LTSEC (aŭ C1 laŭ KER): la instruisto povas fari escepton, sed ankaŭ rifuzi aliĝon — li ja instruas senpage, kiel kutime (nur KCE kaj la studentoj profitas), do li sin rezervas selekti la interesatojn.
Temas pri unika oportuno por maturiĝi kiel esperantologo kaj literaturkritikisto, profundigante siajn sciojn pri la riĉa literatura heredaĵo de esperanto. C-ano Silfer, kun sia vasta sperto kaj pasio por la lingvo, lekcios kaj diskutos pri la plej gravaj verkoj kaj aŭtoroj de la esperanta literaturo.
(kce)