De centra oficejo al centra ofiTejo

HeKo 759 8-A, 8 apr 21

Kiom da dungitoj en Nieuwe Binnenweg 176? Post lastatempa emeritiĝo estus du unuoj kaj duono, inkluzive de telelaboranta direktoro. El deko da personoj en la glora epoko, restus vere malmultaj. Ĉu vere?

La Junulara deklaras en sia jarraporto ke ĝi havas kvin dungitojn: plentempa oficisto pri komunikado (tutjare), duontempa oficisto pri subvencioj (tutjare), 82,5%-tempa kunordiganto de CO-volontuloj, oficisto de UEA kaj TEJO (tutjare), plentempa oficisto pri eksteraj rilatoj de UEA kaj TEJO (tutjare, tamen en Bruselo), plentempa oficisto pri AKSO (tutjare).

Pli precize: “Dum la jaro TEJO dungis entute kvin oficistojn por kvin postenoj. Ĉiuj oficistoj restis de antaŭaj jaroj kaj laboras por TEJO laŭ daŭrantaj kontraktoj. Krome, por plenumi la kontrakton kun UEA pri la AKSO-projekto, de oktobro 2019 ni dungis eksan volontulon por daŭrigi la laboron de tiu projekto. [Ĝia] plulaboro estis financita de la kontrakto kun UEA pri AKSO.” Kaj aldone pluraj volontuloj rekrutitaj per EU-instancoj.

Ĉu la Centra Oficejo evoluas al centra ofiTejo? Kaj la Universala iĝos la maljunulara sekcio de TEJO? Eble. Kaj espereble la interna opozicio gvidata de B-komitatano ne denuncos la Junularan ĉe EU-instancoj, eventuale per nordeŭropa skandalgazeto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.