De FESTO al fasto, de KEF... inversen

HeKo 651 2-A, 12 jul 17

“Pro manko de partoprenantoj, ni ne havis alian elekton krom decidi ne plu organizi FESTO-n” komunikas s-ro Lucas Teyssier, TEJO-komitatano en Francio. Iniciato de Junulara Esperanta Franca Organizo, la muzika kaj kultura aranĝo ekzistas de post 1996. Ĝis 2014 ĝi okazis preskaŭ ĉiujare en alia  loko de Francio, kun du esceptoj en germanlingvaj teritorioj. Ĝuste tiu de 2013 en Kelmis (iama Neŭtrala Moresneto) ŝajne estis la plej sukcesa, almenaŭ la unusola eĉ kun (eta) financa profito. Sekvis jam trijara paŭzo, do la fino.

Kutime oni bezonas kelkajn jarojn por stabiligi novan gazeton, kaj ĝis dudek por firmigi la tradicion de kongreso. Post du jardekoj, aŭ la aranĝo definitive populariĝas (kiel BET, IS kaj simile) aŭ ĝi kolapsas. Kompreneble, temas pri renkontoj ne koincidaj kun la komitatkunsidoj de grava internacia asocio, kiel UEA aŭ TEJO.

Aparte malfacila estas la sorto de kultura festivalo. Ĝi postulas la saman energion de TEJO- aŭ SAT-kongreso, sed la proporcio kun la financa rezulto estas ege pli malbona. Interalie ĉar la averaĝa esperantisto ŝatas esti “priŝtelata” pro kotizo al UK, kiu donas kulture malpli ol, ekzemple, donis Kultura Esperanto-Festivalo, dum al ĉi-lasta oni volus iri preskaŭ senpage.

Kio pri KEF? Post kvinjara silento, ĝi klopodis relanĉon en la stagnanta Esperanto-Gården de Svedio. La formulo, brile ekinta en Upsalo 1986, estas agonianta.

El kvanta vidpunkto ne pli roza estas la sorto de Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, je la dua eldono, eĉ sub la aŭspicio de TEJO. Ĝi rezistas ĉar apogita al malmultekostaj strukturoj, kaj sponsorita de la Esperanta Civito. Laŭ enhavo, sukcesa ŝajnas la formulo, kiu ĉi-jare inkluzivas atelierojn pri teatro kaj pri la naŭa arto.

Ĉu ARTE rezistos kaj ekspansios, aŭ velkos kiel FESTO kaj KEF? Jen demando, ligita ankaŭ al la kapablo apliki la lastan artikolon de la Manifesto de Raŭmo. Indas rimarki ke, en 2017 same kiel 2016, nur minimuma kvanto da aliĝintoj indiĝenas en la ARTE-lando: svisoj brilas pro foresto ĉi-jare, same kiel hungaroj pasintjare. Do, male al FESTO bazita ĉefe sur francoj kaj KEF ĉefe sur skandinavoj, ARTE estas vere transnacia.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.